Esperanto-Poezio

Vidu malpostan temon Vidu postan temon Ir abajo

Esperanto-Poezio

Afiŝu por Timo el Mar 25 Sep - 17:25

Mi rifuzas kredi ke neniu el vi iam ajn verkis poemon esperantan (aŭ almenaŭ provis..)
Do, ĉi tie vi povos enretigi ĉi poemojn, aŭ paroli pri aliaj esperantaj (/esperantigitaj) poemoj kiujn vi konas/iam ajn legis/...

Jen poemo kiun mi tre (t.e. tro) haste verkis hodiaŭ. Strofoj 1+2 kun(l)igas teme la libron "The Fault in Our Stars" ([Tienes que estar registrado y conectado para ver este vínculo]) kaj la rakonton pri la ratkaptisto de Hameln. Simile, strofoj 4+5 enhavas teme facetojn de la libro "The Catcher in the Rye" ("La Gardisto en la Sekalo") kaj de la germana fabelo "Der Wolf und die sieben Geißlein" ("La lupo kaj la sep kapridoj").
Mi mem ne scias pri kio temas strofoj 3+6+7. Razz


kirka keletaĝo
flutaj sonoj de ekstere
neaŭditaj; la urbeton
eldancantaj nubinfanoj

ruĝoldbruna jako –
enlerneje junostaĝoj,
disŝiritaj le ĉieloj
nekonate – forgesiĝis

verda haste koloriĝas
muzikida ag'
se mi ne trovos vin hodiaŭ
estos morgaŭ nova tag'.

fratharara ĉapo
lupo enakvejigita
kaŝis ja pendolhorloĝo –
malkutimas voĉo, mano

krethipokritado
silentad' ĉiesulina
vintre restas anasaro
lage – sollasit-infanoj

kaj pentriĝas dolĉaguste
pika bildo, ĝoje –
je mankad' ĉi-tiu-tempe
nova jar', re- kaj refoje.

iu trovas iam strate
nur kvin-cend-moneron
ĉesos la finad', dum flave
sentas ni l'eternaeron.


(Do, ĉi poemo ne havas moralon aŭ veran teman aŭ ion ajn. Mi supozas. Mi nur ial volis noti ĉi pensojn hodiaŭ.. Neutral Ankaŭ, bonvole pardonu la uzon de "-old-" en strofo 2..)

_________________
NFM – Ne Forgesu Mojosi!
--Mondpliboniganta, Justema, Speciala--
avatar
Timo
Komencanto
Komencanto

Mesaĝoj : 4
Registriĝdato : 2012-09-10
Aĝo : 22
Loko : Bielefeld (Bilefeldo), Germanio

Vidu profilon de uzanto

Malantaŭen supren Ir abajo

Hejmpaĝo

Afiŝu por Ĝamadio el Dim 30 Sep - 17:47

Mi jam verkis kelkajn poemojn, kiuj legeblas tie: [Tienes que estar registrado y conectado para ver este vínculo]

Ĝamadio
Steleto
Steleto

Mesaĝoj : 16
Registriĝdato : 2012-09-13

Vidu profilon de uzanto

Malantaŭen supren Ir abajo

Vidu malpostan temon Vidu postan temon Malantaŭen supren

- Temas similares

 
Permisos de este foro:
Ci ne povas respondi al temoj ĉi-forume